Ludoj

La dosierojn por ĉi tiuj ludoj mi mem kreis. La fotojn mi prenis el pexels, unsplash, aŭ aliaj senpagaj retejoj.

Vi rajtas presigi kaj ludi ĉi tiujn ludojn senpage, sed mi havas nur unu peton por vi. Se vi ludas, bonvolu sciigi min! Mi volas scii ĉu la ludoj bone funkcias, aŭ ĉu ŝanĝoj indas. Sendu mesaĝon al Fingtam.languages@gmail.com aŭ aliel.

Kaŝnomoj (Esperanto Codenames)

Codenames estas unu el miaj plej ŝatataj ludoj. Jen la reguloj al la originala ludo: https://en.wikipedia.org/wiki/Codenames_(board_game)

Tiu ĉi versio estas Esperantigita. Nur presigu la kartojn en dika papero kaj tranĉu ilin.

Kaŝnomoj (Codenames)
Sekretaj kartoj

Fina Venko

Tiu ĉi ludo ne estas finita, kaj mi neniam provludis ĝin. (Mi esperas iam fari tion, sed mi nun ne havas sufiĉe da tempo.)

Se vi volas provi la ludon, vi rajtas presigi la kartojn kaj ludi.

Se vi ludas, bonvolu infori min pri via sperto! Mi scivolas kiel ĝi estas?


Fina Venko - Esperanto Card Game
Kartoj

Historiokuboj

Edukada ludo kiun mi unue ludis en la meznivela kurso de Hans Becklin ĉe NASK. Ĝi estas amuza ekzerco, kiu paroligas lernantojn.

Ni uzis aĉetitajn kubojn, sed per tiuj instrukcioj vi povas fari ilin senpage se vi havas lignon kaj gluon.



Historiokuboj